article

Pri "Postnuklea Rekviemo"

Rekviemo: virgendra akuzativa formo de latina requies: ripozo, preĝo, foje muzika, por la animoj de la mortintoj, kiu okazas tuj antaŭ enterigo, aŭ dum memorceremonioj.

Postnuklea: adj. Post nuklea erao aŭ katastrofo; post la nuklea energio.

"Se estas vere ke ĉi tiuj vortoj ŝajne elvokas ion apokalipsan sekve al nuklea akcidento, mi devas precizigi mian diraĵon. Mia intenco, kvankam ja pridubi la uzon kaj utilecon de civila kaj militista nuklea energio, estas ĵeti min en estontecon kie nuklea energio estos memoraĵo, certe malfeliĉa, sed ja memoraĵo de forpasinta epoko. Ĉi tiu rekviemo estas do samtempe muzika preĝo por la konsekvencoj de nuklea energio en la hodiaŭa kaj venonta vivo, sed ankaŭ kaj ĉefe salto en la estontecon kie ni celebros la finon de tiu teknologio. 60% de niaj muzikiloj estis registritaj danke al sunenergio...

Mia komenca intenco estis produkti komponaĵon samkvalitan kiel "Tommy" kaj "Quadrophenia"  de Pete Townshend, "The Wall" kaj "Amused to Death" de Roger Waters, "Tubular Bells" de Mike Oldfield, "Thick as a Brick" de Ian Anderson, kaj "Ceremony" de Pierre Henry & Spooky Tooth. Mi esperis ke mi sukcesis.

Ofte oni petas min difini mian muzikstilon. Tio ne estas evidenta por mi. Ĝi nutriĝas de nordhinda modala muziko, de progresa bluso, de muziko konkreta, elektrona, kaj ankaŭ simfonia...

Estas inspirita homo kiu flustris al mi la vorton "impresionisma", laŭ la senco "kiu elvokas kaj transdonas impresojn". Mi kredas ke tio estas la plej bona resumo kiu povus difini mian muzikon, kaj aparte verkon kiel "Postnuklea Rekviemo".

– Jim Petit

La voĉoj de "Postnuklea Rekviemo"

Movimento 1

Julian Huxley – biologo – 1946: Kio estis farita por la detruado kaj por la milito, povus esti farita ankaŭ en la intereso de la paco kaj la ĝenerala bonfarto. Kiel? Ha, tio estas alia demando. Kio gravas, estas ke la afero eblas.
La infanoj de la lernejo en Mittlach, elirante la klason por la matena ludpaŭzo – en novembro 2015: – ĝojkrioj – ni ne estas lacaj… ni estas lacaj, ni ne estas lacaj… – ĝojkrioj – jen Jim! – ĝojkrioj…

Movimento 2

Radio-arkivaĵo (1958), post la atompila akcidento de Windscale en Britio: La fama okazaĵo en Windscale kiu, laŭdire, ne povis okazi, kostis jam pli ol 5 milionojn da pundoj al la lando. Jen kial necesos pli ol trankviligaj vortoj de s-ro MacMillan por konvinki la anglojn ke la A- aŭ H-bomboj estas finfine tute sendanĝeraj.

Vortoj sekvantaj la akcidenton de la atomcentralo de Three Miles Island (usonaj radiostacioj – 1978): Akcidento en la malvarmiga sistemo de la nuklea centralo de Three Miles Island, Harrisburg, Pensilvanio, devigis la entreprenon ekigi ĝeneralan alarmon kaj haltigi parton de la centralo dum nespecifa periodo. Ĉio estas mastrata. Estas kaj estis neniu danĝero por la sano kaj la publika sekureco. Estis malforta ellaso de radioaktiveco en la ĉirkaŭaĵo. Ĉiuj sekurecaparatoj ĝuste funkcias. La Metropolitan Edison kontrolis la aeron en la ĉirkaŭaĵo de la centralo depost la okazaĵo. Neniu pliigo de la normalaj niveloj de radioaktiveco estis detektitaj.

Valéry Giscard d'Estaing – post la akcidento de Ĉernobilo – franca televido 1986: Mi kredas ke unue necesas trankviligi la francojn. La nubo pri kiu vi ĵus parolis, estas nubo kies radioaktiveco, ĉiuokaze, ne havas danĝeron por la loĝantaro.

Movimento 5

Alberto Einstein – registrita la 1-an de julio 1946 en elsendo de la Columbia Broadcasting System (deklaro farita post la 4-a atomeksplodo en la Pacifiko). Ni devas ne forgesi ke se la besta parto de la homa naturo estas nia malamiko, tiu kiu pensas estas nia amiko. Ni devas ne atendi milionon da jaroj por utiligi nian rezonkapablon. Ni povas kaj ni devas utiligi ĝin nun, aŭ la homa socio malaperos, eble ĉiame, en novan epokon de obskurantismo ankoraŭ pli malhela kaj pli terura.

Movimento 11

Shoji-san, kamparano de Iitate, malpermes-zono de Fukusima Daisi – Japanio – 2011: Devi forlasi kaj simple adiaŭi nian hejmlokon, estas tiom vivdetrua. Mi volis testi kiom da radioaktiva cezio estas ĉi tie. Do, mi plantis brasikojn. Kiom da jaroj necesos antaŭ ol povi kultivi legomojn ĉi tie? Tio maltrankviligas min. Diri malkaŝe… ĉu mi povus senriske kultivi legomojn sur mia tero dum la cetero de mia vivo, aŭ ĉu mi mortos antaŭe? Mi antaŭtimas la estontan evoluon. Mi estas tiom malgaja. Mi devas forlasi miajn bestojn. Ili foriros post ĉirkaŭ unu monato.

Movimento 12

La majstroĥoro de la Strasburga Opero – 2017: 'Ŝanĝiĝu'.

Purigisto de Ĉernobilo – 2012: Tio estis mia laboro, mi nenion bedaŭras, mi nenion prifieras, tiel estis. La nuntempa atomenergio ne devus ekzisti. Mi esperas ke la okazaĵoj en Japanio vekos la konsciencojn, kaj ke homoj ekkomprenos la danĝerojn.