article


La genezo de "Postnuklea Rekviemo"

En aŭgusto 2015, post dek kvin tagoj da artista feriad-laboro sur la platboateto Virgule sur la Sudfranca Kanalo, kune kun Delphine, Ninon, kaj nia kato Kasumi, ni iris al Vaour, en Tarno, por doni du publikajn fotovoltaajn solospektaklojn.

Inter la du spektakloj, mi utiligis la tempon por labori pri nova komponaĵo, sen vere scii kien tio kondukus min. Estante en la sudo de Francio, la tonala sono de la pejzaĝo estas la kanto de la cikadoj. Do mi ekprovis sintezi ĉi tiun sonon per unu el miaj modulaj sinteziloj. Mi sukcesis. Manipula eraro ĉe unu el la filtriloj transformis ĉi tiun stridadon en alian familiaran sonon... tiun de la Geiger-nombrilo! La ideo pri mia venonta komponaĵo estis evidenta: sunpanelo kaj la sono de Geiger-nombrilo venis el la modula V2... ĝi estos verko pri nuklea energio. La provizora titolo tiam estis "Revo post la nuklea energio".

Reveninte al Mittlach, mi komencis la malfacilegan laboron verki la partituron. Ŝajnis al mi evidente ke tiu verko devis esti por simfonia orkestro, orgeno, pluraj sinteziloj de Arturia (modula V2 kaj V3, ARP 2600, SEM), Minimoog, kaj produktita ĉefe per sunelektro. Mia arta idealo ankaŭ signifas serĉi ekologian kaj aŭtonoman solvon...

La glitkgitaro, kvankam ĝi estas la instrumento kiu karakterizas mian muzikon, ne ŝajnis evidenta al mi por tiu laboro. Necesas diri ke mi vere ne trovis inspiron por konstrui soloojn kaj trafajn akompanaĵojn rilate al la orkestraj kaj sintezilaj partituroj kiujn mi ĵus verkis.

Miaj unuaj provoj estis faritaj en la preĝejo de Mittlach, kun la orgeno de la domo Roethinger, konstruita en 1929. Mi esperis povi uzi ĝin. Ve, ne retaŭrita dum tridek jaroj, ĝi rapide montriĝis neutiligebla por tiu projekto. (Dum la somero de 2017, ĝi estis tute renovigita kaj sonas denove.) Mi daŭrigis mian komponadon, uzante Hammond-orgenon pruntitan de amiko. Mi ankaŭ komencis paŝi tra la arbarvojetoj ĉirkaŭ mia domo por registri la pejzaĝsonojn. La komenca ideo estis alporti al la verko konkretan tuŝon, kiel memorigilon al la natura kaj homa medio, kiu, en zono proksima de la Fessenheim-cenralo, restas sub la necerteco de sia estonteco...

Monaton post kiam mi komencis verki la unuajn notojn, mi volis organizi koncerton en mia grenejo-studio kaj prezenti etapon de la laboro de la unuaj tri movimentoj. Estis la unua fojo kiam mi organizis koncerton en mia domo. La kvindek lokoj de la grenejo estis okupitaj...

Alia laboretapa koncerto estis farita por la dek du infanoj de la malgranda bazlernejo de Mittlach.La favora akcepto de la publiko instigis min daŭri verki la dek tri movimentojn de tio kion mi tiam nomis "Requiem Postnuléaire" (Postnuklea Rekviemo).

David Husser, kun kiu mi kunlaboris en 2014 por la realigo de la albumo Karma, estis preta renovigi la aventuron kun mi. Aŭskultinte la unuajn demojn, David komentis al mi, prave, ke estis esence ke mi koncentru min pli je la skribado de la partituroj por glitgitaroj...

Mi volis kunlabori kun "vera" simfonia orkestro. La sperto de Karma, kun la uzo de orkestraj sonaroj, montriĝis iom limigita koncerne la finan varmecon de la verko "Sonĝoj de Konĉertanta Naskiĝo". Ludado kun maŝinoj devigis nin pasigi horojn redaktante organikajn instrumentojn por respekti la malvarmecan kaj rigoran ritmon de la maŝinoj. Sed... kiu orkestro? Kiel financi la produktadon de la registrado?

Mi kontaktis plurajn orkestrojn de la regiono, sen respondo.... Tiam mi kontaktis la simfonian orkestron de Bratislavo. (Eta detalo: Mittlach estas ĝuste en la sama latitudo kiel Bratislavo!) Ĝia konduktoro kaj fondinto, David Hernando Rico, respondis favore kaj kun entuziasmo... Restis solvi la demandon pri financado.

Mi starigis unuan (ĉar estis aliaj) partoprenfinancan kampanjon. Post tri monatoj da duboj, gajecoj, atendoj, mi havis la plezuron atingi la celon.

La registrado de la Bratislava Simfonia Orkestro okazos! Restis farenda nur relegi miajn partiturojn, korekti la erarojn, kaj iri al la Slovaka Radio-Domo por registri la simfoniajn partojn. La studio estis luita por kvar horoj, inkluzive de unu horo por la instalado de mikrofonoj, por diskuti kun la konduktoro pri miaj artaj intencoj, kaj prezenti al la 49 muzikistoj kion mi atendis de ili. La avantaĝo de tiu orkestro estas ke ĝi estas specialiĝinta en registradsesioj, kun rezulto de alta nivelo de efikeco, kaj perfekta interpreto de la partituroj de la komponisto.

Mi pasigis la tri horojn de la registrado en la kontrolejo, kun ambaŭ soninĝenieroj de la orkestro, sekvante la partiturojn, gvatante erarojn, pli miajn skriberarojn ol erarojn de la muzikistoj. Krom unu Fa# skribita anstataŭ Fa por flutoj kaj unuaj violonoj, ĉio pasis glate en tiu 21-a de julio 2016! La sola movimento kiu kaŭzis malfacilaĵojn al la kordinstrumentoj de la orkestro estis la 9-a Movimento. La rítma strukturo kiun mi proponis al la muzikistoj, bazitaj sur nordhinda ritmo en 8/4 kutime ludata per la tablao…. Necesis kelkaj provoj por ke la violinistoj kaj violistoj komprenu la ritmon...

Revene al Mittlach, mi komencis registri miajn instrumentojn sur la bendojn de Bratislavo. La Minimoog estis la instrumento kiun mi plejparte ludis. Mi ne kalkulas la nombron da horoj pasigitaj en sonsintezado por trovi la sonojn kiujn mi volis! Tiu instrumento estas vere senlima en la kreado de sonoj.

Mi vere ŝatas ĉi tiun instrumenton. Ne estante klavaristo, mi devis esti obstina por ludi iujn movimentojn, precipe tiujn kie mi ludas triolojn. Fakte, estas plejparte muskola edukado, kiun mi devis lernigi al mia pojno, mia mano, kaj miaj fingroj...

Denove mi devis solvi kiel financi la sonproduktadon (miksaĵon, pagon al kromaj muzikistoj...). Daŭrante registri ĉe mi miajn instrumentojn, kaj prilaborante la aranĝojn, kolektante sonarkivojn de homoj kiuj parolas pri nuklea energio, kaj serĉante muzikistojn kiuj povus alporti sian sentemon al la komponaĵo, mi starigis novan partoprenfinancan kampanjon de oktobro ĝis decembro 2016. Ankaŭ tiu monserĉo sukcesis. La aventuro povis pluiri.

La unua muzikisto registrita estis la vibrafonisto Benoît Moerlen. Mi konas Benoît de pli ol dek jaroj, eĉ se ni neniam kunlaboris. En la 70-aj jaroj li ludis kun progresiva ĵazrokbando Gong, kaj akompanis Mike Oldfield en turneoj. Mi unue tute ne konsideris la vibrafonon por la komponaĵo. Dum koncerto kiun li donis en dueto kun balafonisto, mi ekhavis la ideon aranĝi la Movimenton 3 kaj aldoni la vibrafonon. Dum tiu koncerto li ludis novan vibrafonnon kiu tenis tre longajn notojn, kio neofte okazas. Estas kvazaŭ lia instrumento sonis ĝuste kiel la ARP kiun mi planis! Ŝajnis al mi evidente ke la vibrafono nepris por ĉi tiu movimento. Mi prezentis la projekton al Benoît, kaj demandis al li ĉu li volis labori kun mi. Je mia ĝojego, li tuj akceptis. Mi rapide komencis rekomponi la partiturojn de la movimento, kaj ni registris lian instrumenton. Sekve, mi enmetis la vibrafonon ankaŭ en Movimenton 11, antaŭviditan por preĝejorgeno kaj Minimoog. Denove, Benoît faris mirindaĵojn por tiu parto.

Koncerne la orgenon, la afero ankoraŭ ne estis solvita. Mi konsideris uzi tiun de Bratislavo. La financaj kondiĉoj ne eblis por mi. Kaj bonŝance! Parolinte kun la urbestro de Mittlach, paroka orgenisto dum multaj jaroj, mi turnis min al la orgeno de la monument-preĝejo de l’Emm. Ĝi situas en Metzeral, tri kilometrojn de Mittlach. Ĝi estis konstruita en 2005. La preĝejo, kun sia navo kovrita de marmoro, estas sufiĉe granda por ke la orgeno sonu. Do mi kontaktis la asocion de la Amikoj de l’Emm, kiu metis min en kontakton kun Samuel Wernain, orgenisto. Denove, mi havis la plezuron esti favore akceptita. Do mi aranĝis la partiturojn origine planitajn por Hammond-orgeno. En la printempo de 2017 David alvenis kun serio de mikrofonoj, kaj ni en unu posttagmezo registris la orgenon. La sola malfacilaĵo estis hejti la preĝejon ĝis la ĝusta temperaturo tiel ke la orgeno estus agordita je la sama nivelo kiel la orkestro kaj la vibrafono (442 Hz).

Dume, ni registris la drumojn kun Jérôme Spieldenner. Sendinte la demojn kaj ludindikojn al Jérôme, ni organizis registrosesion en marto en la studio de David. Ni havis la ekvivalenton de tri drumoj en la studio, serio de malsamaj cimbaloj. Laŭ la movimentoj, oni devis trovi kaj elekti la plej bonajn tubojn. En intensa tago (precipe por Jérôme!), la drumoj estis registritaj.

Mi provizis al David la pianregistraĵojn faritajn per sintezilo. Ni ne estis konvinkitaj je la rezulto. Eĉ se temis nur pri agordoj rondvice luditaj, la sono ne estis bona. Necesis trovi grandpianon kaj pianiston por ludi ĝin, precipe por bone utiligi la pedalojn. Mi ne sentis min kapabla fari tion. Do mi kontaktis Iris Bois, direktorinon de la Kaysersberg-vala muziklernejo, por ekscii ĉu ni povus uzi ilian pianon, kaj se ŝi konis iun por ludi. Mi havis telefonvokon de virino kiu estis kontaktita de Iris, kaj kiu interesiĝis. Je mia surprizego, estis Dominique Moerlen, la fratino de Benoît! Mi tuj decidis labori kun ŝi.

Dum la projekto progresis, mi devis skribi partiturojn por miaj glitgitaroj. Mi plejparte uzis mian Weissenborn (Movimento 1 kaj Movimento 13). Mi volis renovigi mian ludteknikon. Anstataŭ preni la instrumenton kaj improvizi je la jam faritaj registraĵoj, mi prenis la partiturojn kaj skribis la trakojn por la Weissenborn, sen kontroli la teknikan fareblecon. Sekve mi devis trovi la plej bonan agordon. La Sol minora estis elektita. Poste mi devis uzi mian imagpovon por ludi la partiturojn, trovi lertaĵojn.... Tiu laboretapo estis vera plezuro por mi, kvazaŭ mi remalkovris la glitgitaron.

La partoj de elektraj glitgitaroj estis pli evidentaj. Ni trovas ilin je la fino de Movimento 1 kun du gandharvioj duobligantaj la aldojn. La unua estas ludita per mia malnova Fender Wah-Fuzz-pedalo de 1970, la dua estas ludita per la e-arĉo (elektra arĉo) pasante tra Moog FreqBox-pedalo. Mi prenis tiujn agordojn por Movimento 12. Por Movimento 5, mi uzas la gandharvion kiu estis preparita por krei sonon inter sinteza muziko kaj konkreta muziko. Denove, la FreqBox, aldonita al eĥopedalo, tra mia amplifilo Fender Deluxe, kondukis al sufiĉe intensa sonkreo.

Ĉar David kuraĝigis min inkluzivi parton kun ĉaturangio, mi registris improvizaĵon bazitan sur raag yaman, fundamenta rago de la klasika muziko de Norda Hindio, kiun Pandit Ŝri Kriŝan Ŝarma instruis al mi dum miaj studoj ĉe li en Nov-Delhio. Mi ludis dum ĉirkaŭ dek minutoj per elektronika tampura-akompano. Ĉirkaŭ kvar minutoj da tiu improvizaĵo troviĝas en la Rekviemo, kiel mi ludis ĝin frue matene hejme.


La elektra basgitaro estis registrita en unu sesio en majo 2017 ĉe David. Foes, alia muzikisto kun kiu David laboras, aldonis multon al la komponado, kreante solidan fundamenton por la muziko, plivalorigante la aliajn instrumentojn.

Alia kerna paŝo estis trovi kaj registri koruson por la finalo. Mi dekomence konsideris la eblon fermi la rekviemon per koruskantado, kun la kompleta orkestro, Minimoog, glitgitaro, elektra gitaro, basgitaro, drumoj, piano... mallonge, kio estas nomita en komponado "tutti" (ĉiuj). La demando estis kanti ĉu nur vokalojn, ĉu Esperanto-tekston, ĉu miksaĵon de ambaŭ. Mi antaŭe skribis tekston en formo de kvarverso. Tiu teksto, kiu povus funkcii kun la origina ideo, ne plu taŭgis laŭ mi.

Mi vere volis alporti finan tuŝon malferman al la estonteco, ne resti kun sento de apokalipso, de neebleco. Unu vorto venis al mi: "Ŝanĝiĝu!" En Esperanto, lingvo kiu estas konstruludo, la sufikso -iĝ- permesas esprimi ion kiu fariĝas. Se oni aldonas ĝin al "ŝanĝi", ĝi iel donas "fariĝi la ŝanĝo". Kaj mi bezonis trisilaban vorton por konformi al la muziko. Metita en la imperativo, do mi havis vorton por proponi al la koruso: "Ŝanĝiĝu!". Ĉi tiu simpla vorto perfekte ilustris kion mi volis elvoki. Ŝajnas al mi celtrafe ke estas infankoruso kiu enkorpigas la vortojn, kaj ankaŭ lokas la esperon en la junan generacion, la generacion kiu devos okupiĝi pri la forĵetaĵoj de la nuklea industrio.

Estis necese, tamen, ke tiu koruso estu sufiĉe konfirmita por akompani la muzikaĵojn jam registritajn. Serĉinte iomete, mi ekkontaktis la ĥorestron de la Strasburga Opero, Luciano Biblioni. Denove, ni devis serĉi financajn rimedojn por efektivigi tiun paŝon. Ĉar la fino de la lernejjaro estis proksima, mi havis nur unu monaton por trovi la monon, organizi provojn kaj registradon. Danke al sindonaj donacantoj, kiuj sekvas la projekton de la komenco, ni troviĝis fine de junio ĉe la operejo por registri la ĥoron.

Post jaro kaj duono da laboro ekskluzive dediĉita al tiu projekto, mi alproksimiĝis al la fina stadio: registri la malmultajn partojn de elektraj gitaroj kiuj mankis. Krom elektra gitaro, kiun mi ludas en la fino de Movimento 1, iomete laŭ la maniero de Pete Townshend, kaj la partojn kie mi uzas la e-arĉon, mi ne sentis min kapabla fari la ceteron. Mi ne estas sufiĉe bona guitaristo por ludi la ceteron. David denove proponis labori kun unu el siaj studio-kunlaborantoj, Gino Monachello. En septembro 2017, dum du posttagmezoj, ni registris kun Gino. Estis vera triopa kunlaboro, mi indikis la agordojn ludendajn, David prilaboris la sonon kaj efikojn, kaj Gino elturniĝis kun ĉio tio, improvizante kaj kreante precizajn, melodiajn, inventemajn, kaj trafajn temojn.

Dum la tuta registra procezo, ni devis konsideri kiel miksi ĉion kune. La kvanto da horoj por ĉi tiu laboro estis simple giganta. Estis ĉirkaŭ cent muzikistoj, ofte kun pluraj mikrofonoj.... Estis kvazaŭ necesis harmoniigi ĉirkaŭ ducent trakojn. Kaj ĉefe, kiel kohere sonigi muzikvojaĝon de ĉirkaŭ 45 minutoj. Grandan dankon al David por la tuta tempo kiun li pasis, kaj la estetikaj elektoj kiujn li faris.

Alia punkto kiun mi devis solvi, estis la demando pri la publika disvastigo de la verko. Mi ankoraŭ ne povas konsideri ludi la verkon kun la tuta orkestro (kvankam mi scias ke tio iam okazos). Mi planis publikigi ĝin en formo de fotovoltaaj kaj kvadrafoniaj solospektakloj, ludante la partojn de Minimoog kaj glitgitaro sur la registritaj bendoj. Tiu solvo, kvankam mi jam ekspermentis ĝin, ne kontentigis min. Estas tre malfacile ludi dum 45 minutoj sur bendo. Tio postulas ludi kun metronomo en la oreloj, erara noto ne eblas, kaj ne estas tre interesa por la aŭskultantoj. Diskutante tiun temon kun Delphine, ŝajnis al ni konvene pensi pri soninstalaĵo. Ni povus tiel konsideri iri pluen en la artan estetikon de "Postnuklea Rekviemo", precipe en la formo de partoprena aparato, engaĝante la publikon. Ni imagis foti la rigardon de ĉiu aŭskultanto (kaj nur la okuloj, la vizaĝo restos kaŝita), per Polaroid-tipa fotilo, kaj pendigi ilin sur la disvastig-strukturon. Tio estas metaforo por ĉies vidpunkto pri la demando de energio, de sia respondeco voli vidi aŭ ne, rigardi, fiksrigardi.... Kun tiu koncepto, oni devis pripensi strukturon ebligantan kvadrafonian dissonigon, dume kreante kokonon favoran al la introspekto necesa por aŭskulti la verkon. Mi imagis dekduangulan tendon el ligno kaj kanvaso, povante esti transportebla, estetika, kaj muntebla de unu persono. Farinte la planojn, mi estis helpita de Jimy, ĉarpentista amiko, por krei la kadron. La strukturo konstruiĝis iom post iom en mia grenejo.

Pri la ŝtofo, mi ne povis kudri la grandajn partojn per mia kudromaŝino. Aŭ mi investus en industrian maŝinon, aŭ mi trovus alian solvon.... La solvo denove estis la proksimeco de majstra teksisto ses kilometrojn de Mittlach, kun kiu mi povis kudri la tolon.... Kaj por la komforto de la aŭskultantoj, mi desegnis kaj faris faldseĝojn.

La tendo estis finita en septembro 2017. La miksaĵo estis finita fine de oktobro 2017, 26 monatojn post la kreado de imitaĵo de cikada stridulado per sintezilo !

Dankon al ĉiuj kiuj subtenis de proksime kaj malproksime la kreon de ambicia verko, kiu, mi esperas, kortuŝos vin.

Mittlach, oktobro 2017
Jim Petit